Westlife

Westlife
de maldekstre dekstren: Shane Filan, Nicky Byrne, Mark Feehily kaj Kian Egan dum koncerto en 2007
de maldekstre dekstren: Shane Filan, Nicky Byrne, Mark Feehily kaj Kian Egan dum koncerto en 2007
Fondo 1998
Ĝenro popmuziko
Oficiala retejo oficiala retejo
Muzikistaro
kantado Nicky Byrne
kantado Shane Filan
kantado Kian Egan
kantado Mark Feehily
kantado eksmembro: Brian McFadden (1998-2004)
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Westlife (angle, prononco "ŭestlajf"] estas irlanda muzikgrupo de kvar (ĝis la jaro 2004 kvin) junaj viroj. La grupo, kiu konsideriĝas en la popmuzika komerca kategorio "boy band", formiĝis en somero 1998: tiam la kvar sursceneje kantantaj kaj dancantaj membroj estis 19-jaraj (Nicky Byrne kaj Shane Filan) respektive 18-jaraj (Mark Feehily, Kian Egan kaj Brian McFadden). Kun baladoformaj popmuzikaj kantoj kaj reputacio de aparte bonkondutaj knaboj, la grupanoj de Westlife aparte en sia hejmlando, la Respubliko Irlando, kaj en Britio rapide iĝis tre sukcesa muzikgrupo. Tutmonde ĝis la fino de la jaro 2009 vendiĝis pli ol 43 milionoj da kompaktdiskoj kun muzikaĵoj de la grupo. En 1999 la konata irlanda kantisto Ronan Keating akompanis la grupan sukcesiĝon kiel kun-manaĝero.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search